** privatajxoj ** hobio ** interligoj ** reiru al la hejmpagxo **  
 

Kion mi laboras kaj kiel tio estigxis

Post la 4jara vizito de la elementa lernejo kaj 4 jaroj de la duagrada lernejo venis por mi la tempo decidi, kiun profesion mi ekhavu. Cxar mi tiutempe jam havis grandan intereson pri elektroniko kaj mich fervore hobie okupigxis pri elektronikaj konstruludiloj, mi aùdigis la deziron ekpreni la profesion de radio- kaj televid-teknikisto. Sed gepatroj kaj porprofesiaj konsilistoj faris strekon tra mia kalkulo kaj sekve mi dum 3 jaroj vizitis komercan lernejon. La sola instruobjekto, kiun mi tie lernis, kaj kion mi pli poste en la profesia vivo povis utili, estis la arton de tajpado. Post 2 vanaj provoj mi ricevis postenon kiel aferprilaboranto en la Viena Urba Reciproka Asekura Asocio, nuntempe Viena Urba Asekura Akcia Societo. Post unu jaro okazis mia soldatigo en la armeon. Post la liberigo el sxtata dejxoro mi returnis al la asekurejo kaj dum kelkaj jaroj mi vegetis kiel aferprilaboranto por vivasekuroj, gxis mi sukcesis, esti translokita en la komputila sekcio. Tie mi prospere laboris, gxis mi nuntempe plenumas la postenon de sistem-administristo por retbaza programig-helpsistemo de la munkena firmao 'Softlab'.  
   
  ** privatajxoj ** hobioj ** interligoj ** reiru la la hejmpagxo **