** privatajxoj ** profesio ** interligoj ** reiru al la hejmpagxo **
Kio min entuziasmigas
Jen kelkaj aferoj, nome:
- Scienc-Fikciajxoj
Jam junagxe mi forkonsumis kajer-romanojn kiel ekz. Ren Dhark. Pli poste mia frato atentigis min pri la romanserio 'Perry Rhodan' de la Pabel-Eldonejo.
Unue sporade, poste laùsisteme eklegis la serion. Hodiaù mi posedas cxiujn volumojn, sed ne cxiuj el
la 1a eldono.
Ankaù mi mem ne povis rezigni pri la 'krimado' de scienc-fikciaj-verkoj. Temas pri memdesegnitaj komikajxoj kun la titolo 'La aventurulo
en la servo de la universo'.
- Elektroniko
Jam estante infano mi fervore metiis je elektronikaj konstru-ludilaroj kaj ankoraù hodiaù mi provas, mem repari difektajn elektronikajn aparatojn.
Mi abonadas la elektronikista brosxuro ELEKTOR, por aktualigi miajn sciojn je tiu sektoro.
- Astronomio
La remalfermo de la viena planetario igis min, pli intense okupigxi pri la astro-scienco. Helpe de du malgrandaj refraktoroj
mi provis - kaj kelkfoje ankoraux hodiaux provas - lokigi interesajn objektojn sur la astra cxielo. Precipe favora tiurilate estis
mia armeanigo. Dum 9monata servotempo kaj nenombreblaj dumnoktaj patroladoj mi havis
la okazon, rigardi la vintran stelplenan pompan cxielon, negxenate de la lumoj de la urbego.
- Esperanto
Kurso en gazeto, abonita de mia patrino, jam infanagxe atentigis min pri la ekzisto de internacia lingvo kun la mono Esperanto.
Devis pasi 20 jaroj, gxis mi denove - kaj nun definitive - per gazetartikolo atentigxis pri tiu cxi lingvo.
Nun mi estas kasisto de du Esperanto-organizoj:La Aùstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE) kaj la Aùstria Esperanto Federacio (AEF).
** privatajxoj ** profesio ** interligoj ** reiru al la hejmpagxo **